Scheherazade’s Niche

SURAO 1A
LA MALFERMO

Al-Fātiḥah, ĉe Mekko

¹ Je la nomo de Dio, la Gracema, la Kompatema; ² la laŭdo estu al Dio, Sinjoro de la mondoj, ³ la Gracema, la Kompatema, ⁴ Reĝo de la tago de juĝo. ⁵ Vin ni adoras kaj al Vi ni petas helpon. ⁶ Gvidu nin sur larektan vojon, ⁷ la vojon de tiuj, al kiuj Vi donis favoron, ne de tiuj, kiuj gajnas koleron, kaj ne de tiuj, kiuj devojiĝas.

1. Legu la aldonon 1an, p.25.

4. Maliki „reĝo“: el la sep plej akceptitaj manieroj de recitado, Āṣim kajal-Kisāʾī uzas la prononcon māliki, „Majstro.“