Scheherazade’s Niche

1 Mūlapariyāya Sutta

LA RADIKO DE ĈIUJ AFEROJ

El la Mezlongaj Diskursoj

 

1. Tiel mi aŭdis.¹ Unufoje la Benito loĝis ĉe Ukato en la arbareto Subago ĉe la radiko de reĝa fortika ŝoreo. Tie li adresis la bikŝuojn tiel: „Bikŝuoj.“² — „Honorinda sinjoro“, ili respondis. La Benito diris ĉi tiun:

2. „Bikŝuoj, mi instruos al vi diskurson pri la radiko de ĉiuj aferoj.³ Aŭskultu kaj atentu diligente kion mi diros.“ — „Jes, honorinda sinjoro“, la bikŝuoj respondis. La Benito diris ĉi tiun:

 

(LA ORDINARULO)

3. „Jen, bikŝuoj, neinstruita ordinara homo,⁴ kiu ne estimas noblulojn kaj estas mallerta kaj sendisciplina en sia Darmo, kiu ne estimas veran homon kaj estas mallerta kaj sendisciplino en sia Darmo, perceptas teron kiel teron.⁵ Perceptinte teron kiel teron, li konceptas [sin kiel] teron, li konceptas [sin] en tero, li konceptas [sin aparte] de tero, li konceptas, ke tero estas ‚mia‘, li ĝojas pri tero.⁶ Kial tio estas? Ĉar li ne plene komprenis ĝin, mi diras.⁷

4. „Li perceptas akvon kiel akvon…

5. „Li perceptas fajron kiel fajron…

6. „Li perceptas aeron kiel aeron…

7. „Li perceptas estaĵojn kiel estaĵojn…⁸

8. „Li perceptas diojn kiel diojn….⁹

9. „Li perceptas Praĵapation kiel Praĵapation…¹⁰

10. „Li perceptas Brahmaon kiel Brahmaon…¹¹

11. „Li perceptas diojn de Fluantaj Brileco kiel diojn de Fluantaj Brileco…¹²

12. „Li perceptas diojn de Brila Gloro kiel diojn de Brila Gloro…¹³

13. „Li perceptas diojn de Granda Frukto kiel diojn de Granda Frukto…¹⁴

14. „Li perceptas la Majstron kiel la Majstron…¹⁵

15. „Li perceptas la sferon de senfina kosmo kiel la sferon de senfina kosmo…¹⁶

16. „Li perceptas la sferon de senfina konscio kiel la sferon de senfina konscio…

17. „Li perceptas la sferon de nenieco kiel la sferon de nenieco…

18. „Li perceptas la sferon de nek-percepto-nek-ne-percepto kiel la sferon de nek-percepto-nek-ne-percepto…

19. „Li perceptas la viditan kiel la viditan…¹⁷

20. „Li perceptas la aŭditan kiel la aŭditan…

21. „Li perceptas la sensitan kiel la sensitan…

22. „Li perceptas la kognitan kiel la kognitan…

23. „Li perceptas unuecon kiel unuecon…¹⁸

24. „Li perceptas diversecon kiel diversecon…

25. „Li perceptas ĉiecon kiel ĉiecon…¹⁹

26. „Li perceptas Nirvanon kiel Nirvanon.²⁰ Perceptinte Nirvanon kiel Nirvanon, li konceptas [sin kiel] Nirvanon, li konceptas [sin] en Nirvano, li konceptas [sin aparte] de Nirvano, li konceptas, ke Nirvano estas ‚mia‘, li ĝojas pri Nirvano. Kial tio estas? Ĉar li ne plene komprenis ĝin, mi diras.

 

(LA DISĈIPLO EN LA PLI ALTA TREJNADO)

27. „Bikŝuoj, bikŝuo, kiu estas en la pli alta trejnado,²¹ kies menso ne jam atingis la celon, kaj kiu ankoraŭ aspiras la superan sekureco kontraŭ mallibereco, rekte konas teron kiel teron.²² Rekte konante teron kiel teron, li ne konceptu [sin kiel] teron, li ne konceptu [sin] en tero, li ne konceptu [sin aparte] de tero, li ne konceptu, ke tero estas ‚mia‘, li ne ĝoju pri tero. Kial tio estas? Por ke li eble plene komprenos ĝin, mi diras.²³

28–49. „Li rekte konas akvon kiel akvon… Li rekted konas ĉiecon kiel ĉiecon…

50. „Li rekte konas Nirvanon kiel Nirvanon. Rekte konante Nirvanon kiel Nirvanon, li ne konceptu [sin kiel] Nirvanon, li ne konceptu [sin] en Nirvano, li ne konceptu [sin aparte] de Nirvano, li ne konceptu, ke Nirvano estas ‚mia‘, li ne ĝoju pri Nirvano. Kial tio estas? Por ke li eble plene komprenos ĝin, mi diras.

 

(LA ARAHANTO — 1)

51. „Bikŝuoj, bikŝuo, kiu estas arahanto kun koruptecoj detruitaj, kiu vivis la sanktan vivon, faris la farendan, demetis la ŝarĝon, atingis la veran celon, detruis la katenojn de estado, kaj plene liberiĝas per fina scio,²⁴ rekte konas teron kiel teron. Rekte konante teron kiel teron, li ne konceptas [sin kiel] teron, li ne konceptas [sin] en tero, li ne konceptas [sin aparte] de tero, li ne konceptas, ke tero estas ‚mia‘, li ne ĝojas pri tero. Kial tio estas? Ĉar li plene komprenis ĝin, mi diras.²⁵

52–74. „Li rekte scias akvon kiel akvon… Nirvanon kiel Nirvanon… Kial tio estas? Ĉar li plene komprenis ĝin, mi diras.

 

(LA ARAHANTO — 2)

75. „Bikŝuoj, bikŝuo, kiu estas arahanto… kaj plene liberiĝas per fina scio, rekte konas teron kiel teron. Rekte konante teron kiel teron, li ne konceptas [sin kiel] teron, li ne konceptas [sin] en tero, li ne konceptas [sin aparte] de tero, li ne konceptas, ke tero estas ‚mia‘, li ne ĝojas pri tero. Kial tio estas? Ĉar li estas libera de volupto per la detruo de volupto.²⁶

76–98. „Li rekte scias akvon kiel akvon… Nirvanon kiel Nirvanon… Kial tio estas? Ĉar li estas libera de volupto per la detruo de volupto.

 

(LA ARAHANTO — 3)

99. „Bikŝuoj, bikŝuo, kiu estas arahanto… kaj plene liberiĝas per fina scio, rekte konas teron kiel teron. Rekte konante teron kiel teron, li ne konceptas [sin kiel] teron, li ne konceptas [sin] en tero, li ne konceptas [sin aparte] de tero, li ne konceptas, ke tero estas ‚mia‘, li ne ĝojas pri tero. Kial tio estas? Ĉar li estas libera de malamo per la detruo de malamo.

100–122. „Li rekte scias akvon kiel akvon… Nirvanon kiel Nirvanon… Kial tio estas? Ĉar li estas libera de malamo per la detruo de malamo.

 

(LA ARAHANTO — 4)

99. „Bikŝuoj, bikŝuo, kiu estas arahanto… kaj plene liberiĝas per fina scio, rekte konas teron kiel teron. Rekte konante teron kiel teron, li ne konceptas [sin kiel] teron, li ne konceptas [sin] en tero, li ne konceptas [sin aparte] de tero, li ne konceptas, ke tero estas ‚mia‘, li ne ĝojas pri tero. Kial tio estas? Ĉar li estas libera de iluzio per la detruo de iluzio.

100–122. „Li rekte scias akvon kiel akvon… Nirvanon kiel Nirvanon… Kial tio estas? Ĉar li estas libera de iluzio per la detruo de iluzio.

 

(LA TATAGATO — 1)

147. „Bikŝuoj, la Tatagato,²⁷ plenuminta kaj plene iluminiĝinta, rekte konas teron kiel teron. Rekte konante teron kiel teron, li ne konceptas [sin kiel] teron, li ne konceptas [sin] en tero, li ne konceptas [sin aparte] de tero, li ne konceptas, ke tero estas ‚mia‘, li ne ĝojas pri tero. Kial tio estas? Ĉar li plene komprenis ĝin ĝis la fino, mi diras.²⁸

148–170. „Li rekte scias akvon kiel akvon… Nirvanon kiel Nirvanon… Kial tio estas? Ĉar li plene komprenis ĝin ĝis la fino, mi diras.

 

(LA TATAGATO — 2)

147. „Bikŝuoj, la Tatagato, plenuminta kaj plene iluminiĝinta, rekte konas teron kiel teron. Rekte konante teron kiel teron, li ne konceptas [sin kiel] teron, li ne konceptas [sin] en tero, li ne konceptas [sin aparte] de tero, li ne konceptas, ke tero estas ‚mia‘, li ne ĝojas pri tero. Kial tio estas? Ĉar li komprenis, ke ĝojo estas la radiko de sufero, kaj ke kun estado estas naskiĝo, kaj ke, por kio ajn estiĝis, estas maljuniĝo kaj morto.²⁹ Tiel, bikŝuoj, per la tuta detruo, malapero, ĉeso, delasado, kaj cedado de deziregoj, la Tatagato vekiĝis al supera plena iluminiĝo, mi diras.³⁰

172–194. „Li rekte scias akvon kiel akvon… Nirvanon kiel Nirvanon… Kial tio estas? Ĉar li komprenis, ke ĝojo estas la radiko de sufero, kaj ke kun estado estas naskiĝo, kaj ke, por kio ajn estiĝis, estas maljuniĝo kaj morto. Tiel, bikŝuoj, per la tuta detruo, malapero, ĉeso, delasado, kaj cedado de deziregoj, la Tatagato vekiĝis al supera plena iluminiĝo, mi diras.“

 

Jen kion la Benito diris. Sed tiuj bikŝuoj ne ĝojis pri la vortoj de la Benitoj.

 

Notoj

1. Por pli plena traktaĵo pri ĉi tiu grava kaj malfacila sutra, legu la verkon Discourse on the Root Existence, verkita de Bhikkhu Bodhi. Ĉi tiu verko enhavas, krom tradukaĵon de la sutro, longan analizan studon pri ĝia filozofa signifo kaj abundajn eltiraĵojn de la tre helpa komentara literaturo, kiu amasiĝis ĉirkaŭ ĝi. La interpreto de Bhikkhu Ñāṇamoli en lia propra manuskripto estas tre konjekta; do, kvankam mi konservis la plejparton de lia terminoj, mi anstataŭigis [iujn] per mia propra interpreto de la sintakso por emfazi la signifon, kiu agordas kun la tradicia interpreto, kaj kiu ŝajnas postulita ankaŭ de la origina palia teksto. La kernaj teksteroj kiel Bhikkhu Ñāṇamoli interpretis ilin doniĝos en la notoj.

2. Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā eksplikas, ke la Budho far ĉi tiun sutron por forpeli la malhumilecon, kiu estiĝis en la kvin cent bikŝuoj pro iliaj erudicieco kaj intelekta ellerneco de la instruoj de la Budho. Ĉi tiuj bikŝuoj estis antaŭe bramanoj kleraj en la veda literaturo, kaj li ja eble intencis, ke la kriptaj diraĵoj kontesti la bramanismajn opiniojn, kiujn ili eble ankoraŭ sekvis.

3. Sabbadhammamūlapariyāya. Majjihima Nikāya Ṭīkā eksplijas, ke la vorto „ĉiuj“ (sabba) uziĝas ĉi tie en la limigita senco de la „ĉio de personeco“ (sakkāyasabba), tio estas, en referenco al ĉiuj statoj aŭ fenomenoj (dhammā) enhavita en la kvin agregaĵoj influitaj de alkroĉiĝo (vidu MN 28.4). Supermondaj statoj — la vojoj, fruktoj, kaj Nirvano — ekskluziviĝas. La „radiko de ĉiuj aferoj“ — tio estas, la partikulara kondiĉo, kiu konservas la kontinuecon de la procezo de ripetanta ekzisto — Majjihima Nikāya Ṭīkā eksplikas, ke ĝi estas la dezirego, malhumileco, kaj opinioj (kiuj estas la subkuŝantaj fontoj de „konceptado“), kaj ĉi tiuj siavice subkuŝigiĝas per senscio, kiu indikiĝas en la sutro per la frazo „li ne plene komprenas ĝin“.

4. La „neinstruita ordinara homo“ (assutavā puthujjana) estas la ordinara mondano, kiu posedas nek lernon nek spiritan plenumon en la Darmo de la nobluloj, kaj lasas la multecon de malpurigoj kaj malĝustaj opinioj domini sin. Vidu la verkon Discourse on the Root of Existence, je la paĝoj 40–46aj, verkita de Bodhi.

5. Paṭhaviṁ paṭhavito sañjānāti. Kvankam perceptanti „teron kiel teron“ ŝajnas indiki, ke oni vidas la objekton kiel ĝi efektive estas, la celo de budhisma klarvida medito, la kunteksto klarigas, ke la ordinarulo perceptanta „teron kiel teron“ jam enkondukas iometan deformadon de la objekto, deformadon, kiu pligrandiĝos al plena deformado, kiam la la kogna procezo eniras la fazon de „konceptado“. Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā eksplikas, ke la ordinarulo kaptas la kutiman esprimon „ĝi estas tero“, kaj, aplikante ĝin al la objekto, perceptas ĝin per la „deformado de perceptado“ (saññāvipallāsa). La lasta estas teĥnika esprimo eksplikita kiel percepti la nekonstantan kiel la konstantan, la dolorigan kiel la plezurigan, ne-memon kiel memon, la abomenan kiel la belan (Aṅguttara Nikāya 4:49/ii.52). Bhikkhu Ñāṇamoli interpretas la sufikson ablativan -to en la palian kiel ĝi signifas devenigadon, kaj li tradukas la frazon kiel: „De tero li havas percepton de tero.“

6. La palia verbo „konceptas“ (maññati), el la radiko man „pensi“, ofte uziĝas en la paliaj sutroj por signifi deformantan pensadon — penso, kiu atribuas al sia objekto trajtojn kaj signifon, kiujn ne ĝuste devenas de la objekto, sed de siaj propraj subjektivaj imagaĵoj. La kogna deformado enkondukinta de konceptado resume konsistas el la trudado de egocentraj perspektivoj en la sperton jam iomete deformitan de spontana perceptado. Laŭ la komentaroj, la ago de konceptado regiĝas per tri malpuraĵoj, kiuj respondecas por la malsamaj manieroj, en kiuj ĝi manifestiĝas — dezirego (taṇhā), malhumileco (māna), kaj opinioj (diṭṭhi).

Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā parafrazas ĉi tiun tekston tiel: „Perceptinte teron per deformanta percepto, la ordinarulo poste konceptas ĝin — interpretas aŭ distingas ĝin — per la krudaj multiĝantaj tendencoj (papañca) de dezirego, malhumileco, kaj opinioj, kiuj ĉi tie nomiĝas ‚konceptoj‘… Li komprenas ĝin laŭ diversaj manieroj kontraŭe [al realo].“

La kvar manieroj konceptado (maññanā): La Budho montras ke la konceptado de iu objekto povas okazi en iu ajn el kvar manieroj, esprimitaj de la teksto kiel kvarobla lingva. ŝablono: la akuzativo, la lokativo, la ablativo kaj la kazo alpropriga. La ĉefa signifo de ĉi tiu modala ŝablono — enigma ankaŭ en la palia — ŝajnas esti ontologia. Mi prenas la ŝablonon por reprezenti la diversajn manierojn, en kiuj la ordinarulo provas doni pozitivan estadon al sia imagita sento de egoeco per postuli, sub la sojlo de reflektado, rilaton inter li mem kiel la subjekto de kogno kaj la perceptita fenomeno kiel ĝia objekto. Laŭ la kvarobla ŝablono donita, ĉi tiu rilato povas esti unu aŭ de rekta identigo („li konceptas X-on“), aŭ de heredeco („li konceptas en X“), aŭ de kontrasto aŭ devenigado („li konceptas el X“), aŭ de simpla alproprigo („li konceptas, ke X estas ‚mia‘“).

Sed zorgo necesas por interpreti ĉi tiujn frazojn. La palia ne liveras ajnan rektan objekton por la duaj kaj triaj modaloj, kaj ĉi tio indikas, ke la procezo efektiva en konceptado venas de pli profunda kaj pli ĝenerala nivelo ol tio necesa por la formado de eksplicita opinio de memo, kiel priskribite ekzemple en Majjhima Nikāya 2.8 aŭ Majjhima Nikāya 44.7. La agado de konceptado tiel ŝajnas inkluzivi la tutan amplekson de subjektive deformetita kogno, de la impulsoj kaj pensoj, en kiuj la sento de persona identeco ankoraŭ estas elementa ĝis malsimplaj intelektaj strukturoj en kiuj ĝi estis plene klarigita.

Bhikkhu Ñāṇamoli aliflanke komprenas la implican objekton de koncetpado esti la percepto mem, kaj sekve tradukas: "havante el tero percepton de tero, li koncipas [tio esti] tero, li konceptas [tion por esti] en tero, li konceptas [tion esti aparte] de tero", ktp.

La kvina frazo, „li ĝojas pri X“, eksplicite ligas konceptadon kun dezirego, kiu aliloke laŭdire „ĝojas ĉi tie kaj tie“. Ĉi tio cetere aludas la danĝeron en la pensprocezoj de la mondano, ĉar la deziregon indikis la Budho kiel la originon de sufero.

Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā donas produktemajn ekzemplojn ilustrantajn ĉiujn malsamajn reĝimojn de koncipado, kaj tiuj klare establas, ke la celita objekto de konceptado estas la mislokigita sento de egoeco.

7. Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā diras, ke oni, kiu plene komprenas teron, faras tion per la tri specoj de plena kompreno: la plena kompreno de la konata (ñātapariñā) — la difino de la tera elemento per ĝia unika karakterizaĵo, funkcio, manifestiĝo, kaj proksima kaŭzo. ; la plena kompreno per ekzameno (tīraṇapariñña) — la kontemplado de la tera elemento per la tri ĝeneralaj trajtoj de nekonstanteco, sufero kaj ne-memo; kaj la plena kompreno de forlaso (pahānapariññā) — la forlaso de deziro kaj volupto por la tera elemento per la supera vojo (de arahanteco).

8. Bhūta. Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā diras, ke „estaĵoj“ ĉi tie signifas nur vivantajn estaĵojn sub la ĉielo de la Kvar Grandaj Reĝoj, la plej malsupra el la senso-sferaj ĉieloj; la pli altaj gradoj de vivantaj estaĵoj kovriĝas per la sekvaj terminoj. Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā ekzempligas la aplikon de la tri specoj de konceptado al ĉi tiu situacio jene: Kiam homo ligiĝas al estaĵoj kiel rezulto de vido, aŭdo, ktp., aŭ deziras renaskiĝon en certa klaso de estaĵoj, tio estas konceptado pro dezirego. Kiam li vicigas sin kiel supera, egala aŭ malsupera ol aliaj, tio estas konceptado pro malhumileco. Kaj kiam li pensas: „Estaĵoj estas konstantaj, stabilaj, eternaj“, ktp., tio estas konceptado pro opinioj.

9. Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā: La dioj de la ses sens-sferaj ĉielaj mondoj estas intencitaj, krom Marao kaj lia sekvantaro en la ĉielo de la dioj, kiuj havas potencon super alies kreaĵoj. Vidu la raporton pri budhisma kosmologio en la enkonduko, je paĝoj 31–33aj.

10. Praĵapatio, „sinjoro de kreado“, estas nomo donita de la Vedoj al Indro, Agnio, ktp., kiel la plej alta el la vedaj diaĵoj. Sed laŭ Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā, Pajāpati ĉi tie estas nomo por Mara ĉar li estas la reganto de ĉi tiu „generacio“ (pajā) formita de vivaĵoj.

11. Brahmā ĉi tie estas Mahābrahmā, la unua diaĵo naskiĝinta ĉe la komenco de nova kosma ciklo kaj kies vivdaŭro daŭras dum la tuta ciklo. La Ministroj de Brahmao kaj la Kunveno de Brahmao — la aliaj diaĵoj kies pozicio determiniĝas per akiro de la unua djano (jhāna, alt-koncentriĝa medito) — ankaŭ inkluziviĝis.

12. Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā: Menciante ĉi tiujn, ĉiuj estaĵoj okupante la sferon de la dua djano — la dioj de Limigita Brilo kaj la dioj de Nemezurebla Brilo — inkluziviĝu, ĉar ĉiuj ĉi tiuj okupas ununuran nivelon.

13. Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā: Menciante ĉi tiujn, ĉiuj estaĵoj okupante la sferon de la dua djano — la dioj de Limigita Gloro kaj la dioj de Nemezurebla Gloro — inkluziviĝu, ĉar ĉiuj ĉi tiuj okupas ununuran nivelon.

14. Ĉi tiuj estas la diaĵoj en la sfero de la kvara djano.

15. Abhibhū. Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā diras, ke tiu esprimo estas nomo por la neperceptanta sfero, nomita tiel ĉar ĝi venkas (abhibhavati) la kvar nemateriajn agregaĵojn. La identigo sonas elpensita, precipe ĉar la vorto „abhibhū“ estas vira singulara substantivo. Aliloke (Majjhima Nikāya 49.5) la vorto aperas kiel parto de la postulo de Bako la Brahmao je teokratia hegemonio, ankoraŭ Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā malakceptas identigi la vorton Abhibhū kun Bramhao ĉi tie kiel redundo.

16. Ĉi tiu kaj la sekvaj tri sekcioj traktas konceptadon rilate al la kvar nemateriaj sferoj de ekzisto — la kosmologiaj ekvivalentoj de la kvar nemateriaj meditaj atingoj. Kun §18 la divido de konceptado pere de ebenoj de ekzistado finiĝas.

17. En ĉi tiuj kvar sekcioj la fenomenoj konsistantaj el personeco konsideriĝas kiel objektoj de percepto klasifikitaj en la kvar kategoriojn de la vidita, aŭdita, sensita, kaj kognita. Ĉi tie sentita (muta) signifas la datumojn de flaro, gusto kaj tuŝo, kognita (viññata) signifas la datumojn de introspekto, abstrakta penso kaj imago. La objektoj de percepto estas „konceptitaj“, kiam ili kogniĝas laŭ „mia“, „mi“, kaj „memo“, aŭ laŭ manieroj kiuj generas deziregon, malhumilecon kaj opiniojn.

18. En ĉi tiu sekcio kaj la sekva, la fenomenoj konsistantaj el personeco traktiĝas kiel duoble — per unueco kaj diverseco. La emfazo de unueco (ekatta), MA informas nin, estas karakterizaĵo de tiu, kiu atingas la djanoj, en kiuj la menso okazas en ununura reĝimo sur ununura objekto. La emfazo de diverseco (nānatta) superas en la kazo de la ne-atinganto, al kiu mankas la superforta unueca sperto de djanoj. Konceptoj substrekantaj diversecon esprimiĝas en filozofioj de plurismo, tiuj emfazantaj unuecon en filozofioj de la monisma tipo.

19. En ĉi tiu sekcio, ĉiuj fenomenoj de personeco kolektiĝas kune kaj montriĝas kiel unuoblaj. Ĉi tiu ideo de tuto povas formi la bazon por filozofioj de la panteisma aŭ monisma tipo, depende de la rilato metita inter la memo kaj la ĉieco.

20. Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā komprenas „Nirvanon“ ĉi tie kiel rilatantan al la kvin specoj de "supera Nirvano ĉi tie kaj nun" inkluzivita inter la sesdek du malĝustaj opinioj el la Brahmajāla Sutta (Dīgha Nikāya 1.3.19-25/i.36-38), tio estas, Nirvano identigita kun la plena ĝuo de sensaj plezuroj aŭ kun la kvar djanoj. Ĝuante ĉi tiun staton, aŭ sopirante al ĝi, li konceptas ĝin per dezirego. Fierante pri atingi ĝin, li konceptas ĝin per malhumileco. Tenante ĉi tiun imagan Nirvanon kvazaŭ ĝi estus permanenta, ktp., li konceptas ĝin per opinioj.

21. La sekha, la disĉiplo en la pli alta trejnado, estas oni, kiu atingis iun ajn el la tri malsuperaj sferoj de sankteco — fluo-eniro, unufoja reveno aŭ nereveno — sed ankoraŭ devas trejni plu por atingi la celon, arahantecon, la supera sekureco kontraŭ mallibero. Majjhima Nikāya 53 dediĉiĝas al klarigo de la trejnado, kiun li devas entrepreni. La arahanto foje priskribiĝas kiel asekha, iu preter trejnado, en la senco, ke li kompletigis la trejnadon en la Nobla Okobla Vojo. Bhikkhu Ñāṇamoli interpretas la vorton sekha kiel "inicito" kaj la vorton asekha kiel "adepto", kiuj ŝanĝiĝas ĉi tie por eviti siajn "esoterajn" implicojn.

22. Oni notu ke, kvankam la ordinarulo laŭdire perceptas ĉiujn el la bazoj, oni en la pli alta trejnado laŭdire rekte konas ilin (abhijānāti). Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā eksplikas, ke li konas ilin per eminenta scio, konas ilin laŭ ilia reala naturo kiel nekonstanta, suferanta, kaj ne-memo. Bhikkhu Ñāṇamoli faris: "De la tero li havas rektan scion pri la tero."

23. La Budho instigas disĉiplo en la pli alta trejnado sin deteni de konceptado kaj ĝojo ĉar la emoj al tiuj mensaj procezoj ankoraŭ restas en li. Per sia atingo de fluo-eniro li ekstermis la katenon de personecopinio kaj tiel ne plu povas koncepti laŭ malĝustaj opinioj. Sed la malpuraĵoj de dezirego kaj malhumileco nur elradikigiĝas per la vojo de arahanteco, kaj tiel la sekha restas vundebla al la konceptoj, al kiuj ili kapablas kaŭzi. Dum rekta scio (abhiñña) estas la fako de kaj la sekha kaj la arahant, plena kompreno (pariñña) estas la fako ekskluzive de la arahanto, ĉar ĝi implikas la plenan forlaso de ĉiuj malpuraĵoj.

24. Ĉi tio estas la kliŝa priskribo pri la arahanto, kiu ripetiĝas en multaj sutroj.

25. Kiam nescio estas nuligiĝas per la atingo de plena kompreno, la plej subtilaj emoj al dezirego kaj malhumileco ankaŭ ekstermiĝas. Tiel la arahanto ne plu povas okupiĝi pri konceptado kaj ĝojo.

26. Kiam nescio nuligiĝas per la atingo de plena kompreno, la plej subtilaj emoj al dezirego kaj malhumileco ankaŭ ekstermiĝas. Tiel la arahanto ne plu povas okupiĝi pri konceptado kaj ĝojo.

27. Pri ĉi tiu vorto, la epiteto kiun la Budho uzas plej ofte kiam temas pri si mem, vidu la Enkondukon, je la paĝo 24a. La komentaĵoj donas longan detalan etimologion, en kiun ili provas kunpremi preskaŭ la tutan Darmon. La eltiraĵo tradukiĝas, Discourse on the All-Embracing Net of Views, verkita de Bhikkhu Bodhi je la paĝoj 331–44-aj.

28. Pariññātantaṁ tathāgatassa. Do la eldonoj de birma-skriba Buddhasāsan Samiti kaj la de sinhala-skriba Buddha Jayanti Tripitaka Serio kaj Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā, kvankam eldono de la Pali Text Society legiĝas simple kiel parinnatam. Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā glosas: „plene komprenis ĝis la konkludo, plene komprenis ĝis la limo, plene komprenis sen resto.“ Ĝi eksplikas ke dum budhoj kaj disĉiplo-araĥantoj estas similaj pri forlasado de ĉiuj malpuraĵoj, ekzistas distingo en sia atingopovo de plena kompreno: dum disĉiploj povas atingi Nirvanon post komprenado per kompreno nur limigitan nombron da formacioj, budhoj plene komprenas ĉiujn formaciojn sen escepto.

29. Ĉi tiu frazo donas tre kunpremitan diro pri la formulo de dependa originadado (paṭicca samuppāda), kutime klarigita en dek du faktoroj (kiel en Majjhima Nikāya 38). Kiel interpretite de Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā, „ĝojo“ estas la dezirego de la antaŭa vivo, kiu estigis la „suferon“ de la kvin agregaĵoj en la nuna vivo, „estado“ la karme determina aspekto de la nuna vivo, kiu kaŭzas estontan naskiĝon, sekvita de estonta maljuniĝo kaj morto. Ĉi tiu eltiraĵo montras la kialon por la elimino de konceptado per la Budho esti lia penetrado de dependa origino en la nokto de lia iluminiĝo. La mencio de „ĝojo“ (nandī) kiel la radiko de sufero ligiĝas kun la titolo de la sutro; krome aludante la pli fruan diron, ke la ordinarulo ĝojas pri tero, ktp., ĝi montras, ke sufero estas la finfina sekvo de ĝojo.

30. Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā klarigas la sekvencon de ideoj tiel: La Tathagato ne konceptas teron kaj ne ĝojas pri tero ĉar li komprenis, ke ĝojo estas la radiko de sufero. Plue komprenante dependan originon li tute forlasis la deziregon ĉi tie nomatan „ĝojo“ kaj vekiĝis al supera plena iluminiĝo. Rezulte li ne konceptas teron aŭ ĝojas pri tero.

31. La bikŝuoj ne ĝojis pri la vortoj de la Budho, ŝajne ĉar la diskurso tro profunde enketis la delikatajn lokojn de sia propra malhumileco, kaj eble iliajn restajn brahmanajn opiniojn. En posta tempo, Majjhima Nikāya Aṭṭhakathā diras al ni, ke kiam ilia fiereco humiligiĝas, la Budho klarigis al tiuj samaj bikŝuoj la diskurson Gotamaka Sutta (Aṅguttara Nikāya 3:123/i.276), dum kiu ili ĉiuj atingis aranhantecon.