Esperantaj Tradukaĵoj

GLOSARO

A


arahanto, Homo atinginta la nirvanon. (< PIV < palia arahant, komparu la sanskritan arhat, „meritulo“)

B


bikŝuo, Budhana monaĥo. (< PIV < sanskrita bhikṣu, komparu la palian bhikkhu, „almozulo“)

Brahmao, Dio aŭ raso de dioj, kiuj loĝas en alta ĉieloj; dio kreinta en la veda tradicio. (< PIV < palia k sanskrita Brahmā)

bramano, Ano de la plej supera, pastra kasto en la hindua socio. (< PIV < palia k sanskrita brāhmaṇa)

D


Darmo, La instruo de la Budho; justo, virto en homa konduto. (< PIV < sanskrita dharma, komparu la palian dhamma)

djano, Alta stato de medito kaj koncentriĝo. (< sanskrita dhyāna, komparu la palian jhāna)

G


Gotamo, Familia nomo de la Budho. (< PIV < palia Gotama, komparu la sanskritan Gautama)

J


joĵano, unuo pri distanco inter 7 k 9 mejloj. (< palia k sanskrita yojana)

K


karmo, En hinduismo, ĝainismo k budhismo, postrestinta inercio de homa faro (ago, diro aŭ penso); unu el la faktoroj, kiuj influas onian postan; kŭzo de la homa ekzisto; homa faro. (< sanskrita karma, komparu la palian kamma)

karŝapano, En hinduismo, ĝainismo k budhismo, postrestinta inercio de homa faro (ago, diro aŭ penso); unu el la faktoroj, kiuj influas onian postan; kŭzo de la homa ekzisto; homa faro. (< sanskrita kārṣāpaṇa, komparu la palian kahāpaṇa)

M


Marao, Dio kiu enkorpigas morton kaj tenton for de iluminiĝo. (< palia Māra, „mortigo“)

N


niganto, ĝajna asketo; sekvanto de Mahāvīra, akk. Nigaṇṭha Nātaputta. (< palia nigaṇṭha, „sennodulo“)

Nirvano, Stato, perfekte foriĝinta de suferoj. (< PIV < sanskrita nirvāṇa, komparu la palian nibbāna, „estingiĝo“)

P


Praĵapatio, Dio kreinta en la veda tradicio; titolo de multaj eminentaj vedaj dioj (ekz. Indro, Agnio, Viŝvakarmao, ktp.). (< sanskrita Prajāpati, komparu la palian Pajāpati)

S


Samgo, Budhana komunumo el asketoj. (< PIV < palia k sanskrita saṃgha, „kunveno, komunumo“)

sansaro, La ciklo de renaskiĝo. (< palia k sanskrita saṃsāra, „vagado, mondo“)

sutro, La ciklo de renaskiĝo. (< PIV < sanskrita sūtra, komparu la palian sutta)

T


Tatagato, Titolo por oni, kiu atingas la plej alta iluminiĝo, kutime referante al la Budho. (< palia k sanskrita Tathāgata, „tiel foririnto“)

U


uposato, Fastotago. (< palia uposatha, komparu la sanskritan upavasatha)